current location : Lyricf.com
/
Songs
/
Vent'anni [Esperanto translation]
Vent'anni [Esperanto translation]
turnover time:2024-05-03 02:19:10
Vent'anni [Esperanto translation]

Mi havas dudek jarojn

Do ne miru, se mi faras dramojn el nenio

Mi timas lasi nur monon en la mondo

Ke mia nomo malaperas

Inter tiuj de ĉiuj aliaj

Sed mi havas nur dudek jarojn

Kaj mi jam petas pardonon

Pro la eraroj, kiujn mi faris

Sed la vojo estas pli peniga kiam vi strebas al la ĉielo

Do selektu la aferojn vere gravajn

Selektu amon aŭ diamantojn

Demonoj aŭ sanktuloj

Kaj ĉu vi estos preta batali

Aŭ vi foriros?

Kaj ĉu vi kulpigos aliajn

Aŭ estos via kulpo?

Ĉu vi kuros rekte al la suno

Aŭ renkonte al la mallumo?

Ĉu vi estos preta batali

Pro ĉiam serĉi liberecon?

Kaj paŝi antaŭen

Ĉiam esti vera

Klarigi, kio estas koloro

Al tiuj, kiuj vidas nigran kaj blankan

Paŝi antaŭen

Ĉiam esti vera

Kaj promesu, ke morgaŭ vi parolos al ĉiuj pri mi

Kaj eĉ se mi havas nur dudek jarojn, mi devos kuri

Mi havas dudek jarojn

Kaj mi tute ne zorgas

Mi ne devas pruvi ion al vi

Mi ne similas al vi, kiu donas vian animon al mono

Per la okuloj de iu pura

Vi estas nur malkuraĝuloj

Kaj paŝi antaŭen

Ĉiam esti vera

Klarigi, kio estas koloro

Al tiuj, kiuj vidas nigran kaj blankan

Kaj paŝi antaŭen

Ĉiam esti vera

Kaj promesu, ke morgaŭ vi parolos al ĉiuj pri mi

Kaj eĉ se mi havas nur dudek jarojn, mi devos kuri

Por mi

Kaj ĉu vi estos preta batali

Aŭ vi foriros?

Kaj ĉu vi kulpigos aliajn

Aŭ estos via kulpo?

Ĉu vi kuros rekte al la suno

Aŭ renkonte al la mallumo?

Ĉu vi estos preta batali

Pro ĉiam serĉi liberecon?

Kaj vi havas dudek jarojn

Mi skribas al vi nun

Antaŭ ol estas tro malfrue

Kaj la dubo

Esti neniu, doloros

Vi estos iu, se vi restos malsama ol la aliaj

Sed vi havas nur dudek jarojn

Comments
Welcome to Lyricf comments! Please keep conversations courteous and on-topic. To fosterproductive and respectful conversations, you may see comments from our Community Managers.
Sign up to post
Sort by
Show More Comments
Måneskin
  • country:Italy
  • Languages:Italian, English
  • Genre:Alternative, Rock
  • Official site:https://www.maneskin.it/
  • Wiki:https://it.wikipedia.org/wiki/Måneskin
Måneskin
Latest update
Copyright 2023-2024 - www.lyricf.com All Rights Reserved