current location : Lyricf.com
/
Songs
/
Preguntitas sobre Dios [Esperanto translation]
Preguntitas sobre Dios [Esperanto translation]
turnover time:2024-05-19 20:09:18
Preguntitas sobre Dios [Esperanto translation]

Al av’ mia mi demandis:

"Ĉu scias vi, kie Dio?"

Lia vizaĝ' tenebriĝis

Kaj ne venis la respondo.

Li mortis ĉe sia plugil'

Sen konfesio nek preĝo

Zumo de fluto kaj knaril'

Por Indiana mortfesto.

Mi turnis min al la patro:

"Kion al ni anoncas Di'?"

Gravmiena iĝis Paĉjo.

Li preferis ne respondi.

La minejo lin mortkaptis

Sen kuracist' nek protekto.

L'oron de l' mastro koloras

La sango de la ministo.

En la montaro mia frat'

Neniun ajn floron vidas.

Malari', serpentoj kaj ŝvit',

Hakistoj nur tiujn konas.

Kaj forlasu la demandon:

"Kie do sin kaŝas Dio?"

Li evitas la arbaron,

Tiu grandega moŝtulo.

Mi kantadas laŭ la vojo

Kaj ankaŭ kiam en prizon'

Sed pli bele popolĥoro

Tie kantas kordeziron.

Sur tero mi vidas ion

Pli gravan, ol ĉu estas Di':

Ke neniu kraĉu sangon

Por ies poŝojn ŝveligi.

Ĉu Di' pri l' malriĉul' zorgas?

Eblas ke jes, eblas ke ne.

Sed ja unu fakto certas:

Li manĝas ĉe l' mastroj gaste.

Comments
Welcome to Lyricf comments! Please keep conversations courteous and on-topic. To fosterproductive and respectful conversations, you may see comments from our Community Managers.
Sign up to post
Sort by
Show More Comments
Atahualpa Yupanqui
  • country:Argentina
  • Languages:Spanish
  • Genre:Folk, Singer-songwriter
  • Wiki:https://es.wikipedia.org/wiki/Atahualpa_Yupanqui
Atahualpa Yupanqui
Latest update
Copyright 2023-2024 - www.lyricf.com All Rights Reserved