current location : Lyricf.com
/
Songs
/
Gdzie jest biały węgorz ? [Zejście] [Esperanto translation]
Gdzie jest biały węgorz ? [Zejście] [Esperanto translation]
turnover time:2024-05-05 07:38:42
Gdzie jest biały węgorz ? [Zejście] [Esperanto translation]

Nur unu en mia kapo estas

Kvin gramoj da kokain', forflugi sole

En la landon de l' forgeso.

En la kapo pensojn mi havas,

kiam finiĝos ĉi tiu stato1,

Kiam mi ne plu estos sola,

Ĉar eniros la blanka angilo2.

Nur unu en mia kapo estas

Kvin gramoj da kokain', forflugi sole

En la landon de l' forgeso.

En la kapo pensojn mi havas,

kiam finiĝos ĉi tiu stato,

Kiam mi ne plu estos sola,

Ĉar eniros la blanka angilo.

Ho la fek', mi havas descendaĉegon,

Ne kaptas mi la stelojn,

kiel ŝtipo mi kuŝas.

Mi ne kredas, kio okazas?

Kvazaŭ kokino pro malsato mi kriaĉas,

Kvazaŭ luphomo al la luno,

En la kapo truegoj kiel strato

antaŭ via hejmaĉo.

Mi fandiĝas kvazaŭ ĉokolada bonbono,

Kiu kuŝas sur kiuirtablo,

Descendon oni havas, se oni ne enspiraĉas3.

Frato, fek', buŝaĉo mia kurbiĝas,

Enkape bordelo kiel televide.

Min ne surprizigas tia stato,

Mankas la varo, enpense mi min finarkotas.

Mi sukcesos, aŭ mi fiaskos,

Ĉion, damne, el mia domaĉo mi forvendos.

Nu, entute mi feke fiaskegas,

Ĉio jam estas vendita.

Ho la fek', nur ŝuldoj,

Nazaĉo kiel tiu de Tabaluga4.

Tago dua sen fiuzado,

Kie estas la serpento, la blanka kemiaĵo?

La feka descendo tiel onin lacegiĝos,

Kvazaŭ onian kacon pikis lokusto.

Nur unu en mia kapo estas

Kvin gramoj da kokain', forflugi sole

En landon de l' forgeso.

En la kapo pensojn mi havas,

kiam finiĝos ĉi tiu stato,

Kiam mi ne plu estos sola,

Ĉar eniros la blanka angilo.

Kemiaĵ-festeto, mi volas skii,

Al narkotaĵ-vendisto kaj ne al Alpoj.

Ho fiaĉ, mi eble fimortiĝos,

se mi en la nazaĉon nenion enmetos.

Mi treege volas tuŝadi la stelojn,

sed ne eblas, ĉar mi havas la descendaĉon.

Totala feka ega fidescendo,

Sed mi revas pri eniro de la drako5.

Ĉu havas vi fimonon? Mi ŝuldas ankaŭ al vi?

Tial do fek', hodiaŭ mi plu ne kuradas.

Mi volas havi povon kiel pantero,

Narkotaĵ-venisto ne lasos min pagi poste.

Jam ne plu, certe ne.

Ŝajnas, ke morto disigas min.

Nenion mi povas manĝi, mi tremetas.

Kio la fek', kiom da tempo plu

Daŭros ĉi tiu stato?

Mi sonĝis pri kamioneto da kokain'

Kaj da heroin', simple por bongusto,

mi volas veturi per Cadillac6.

En la pensoj mi kuras inter miaj amikor,

Sed mi al ĉiu ion ŝuldas,

Maleblas pruntado,

ĉar mi detondas kvazaŭ tondilo.

Nur unu en mia kapo estas

Kvin gramoj da kokain', forflugi sole

En la landon de l' forgeso.

En la kapo pensojn mi havas,

kiam finiĝos ĉi tiu stato,

Kiam mi ne plu estos sola,

Ĉar eniros la blanka angilo.

Rubaĵaro kiel ĉe Discovery,

Mi volas ekpafi kiel per pafilo,

Mi deziras heroinon kaj aliajn malaĉaĵojn.

En la nazo estas malpleno, aŭdeblas bruetoj.

Ĉu vi konas telefonnumeron de Gargamelo7?

Eble en lia kaldrono estas heroin'?

Mi scias, mi fekaĵojn diraĉadas,

Sed nenion havas mi sur la tablo,

Kaj enpoŝe feka malpleno.

Bone estus trafi ses ciferojn en Lotto,

aŭ almenaŭ nur kvar8,

kaj mi flugus kvazaŭ hirundo.

Kvazaŭ la abelo Maja9,

Al mia orelo kantus Kaja10.

Tio 'stas ŝerco, mi ja ne kredas,

Malrekte mi kuŝas kvazaŭ morta besto.

Febro fekeege plifortiĝas,

Mi estas tranĉetita kvazaŭ pugo de fakiro,

Kvazaŭ aĉulino ĉifaĉita

Mi kuŝas, damne, varmega.

Hej Johnyy, mi volas ŝuteti

Kaj sur herbaro kiel kuniklo ludeti,

Sed la tutan tempon estas ĉi tiu descendaĉo,

Mi sekiĝas kvazaŭ eltirita herbaĉo.

Nur unu en mia kapo estas

Kvin gramoj da kokain', forflugi sole

En la landon de l' forgeso.

En la kapo pensojn mi havas,

kiam finiĝos ĉi tiu stato,

Kiam mi ne plu estos sola,

Ĉar eniros la blanka angilo.

1. La kanto estas pri aĉa stato, kiam post uzado de narkotaĵoj oni ĉesas uzi ilin. Ĉi tie la situacio estas kaŭzita de manko da la varo – kokaino.2. Linio da kokaino.3. narkotaĵon4. Drako, titola ĉefrolulo de ĝermana animacia serio.5. Referenco al hongkong-usona filmo "Enter the Dragon" / 《龍爭虎鬥》.6. [kadilak] Cadillac-oj estas usonaj luksaj aŭtoj.7. Ĉefa

kontraŭulo en animacia serio "La Smurfoj". Malbona sorĉisto.8. Lotto (estinte ankaŭ "Toto-Lotek") estas la plej fama loterio en Pollando.9. Ĉefrolulino de japana animacia serio "La aventuroj de la abelo Maja".10. Temas pri pola kantistino Kayah [kaja].

Comments
Welcome to Lyricf comments! Please keep conversations courteous and on-topic. To fosterproductive and respectful conversations, you may see comments from our Community Managers.
Sign up to post
Sort by
Show More Comments
Cypis
  • country:Poland
  • Languages:Polish, English
  • Genre:Hip-Hop/Rap
Cypis
Latest update
Copyright 2023-2024 - www.lyricf.com All Rights Reserved