current location : Lyricf.com
/
/
Déserteur [Esperanto translation]
Déserteur [Esperanto translation]
turnover time:2024-06-02 20:26:12
Déserteur [Esperanto translation]

Sinjoro prezidento

Mi sendas al vi vorteton

Kiun vi certe legos

Se vi havas kojonojn1

Mi ĵus ricevis

Telefonvokon de miaj gepatroj

Por sciigi min, ke ĝendarmoj

Vizitis ilin

Mi ne kuraĝas imagi

Kion diris al ili mia patro

Li policistojn, pastrojn

Kaj armeanojn

Vere malŝatas

Eble eĉ pli ol mi

Kiam li povas vori ilin

Tiu maljuna anarkiulo ne hezitas

Tiu maljuna anarkiulo ne hezitas

Do onidire, oni serĉas min

Francio bezonas min

Estas stulte, mi estas en Ardèche2

Estas bela vetero, ĉu vi kredas tion?

Mi estas tie kun amikoj

Amuzaj ekologiistoj

Ni havas malnovan dometon

Ni trankvile riparas ĝin

Ni kreskigas kaprinojn

Ni faras juvelojn

Ne eblas diri, ke ni elĉerpas nin

Laboro ne estas por ni

Ni havas kultivaĵon

Ne tre grandan, tri hektarojn

Da herbo, kiu malplistultigas

Ne, ne temas pri Ricard3

Ne, ne temas pri Ricard

Sinjoro prezidento

Mi estas dizertanto

De via armeo da stultuloj

De via grego da kaculoj

Ili ne havos mian haŭton

Ne tuŝos miajn harojn

Mi ne salutos la flagon

Mi ne marŝos kiel bovoj

Mi ne iros al Germanio

Stultumi dum dek du monatoj

En aĉa kazerno

Kun uloj pli stultaj ol mi

Mi ne ŝatas ricevi ordonojn

Mi ne ŝatas ellitiĝi frue

Mi ne ŝatas masturbi min4

Pli ofte, ol necesas

Pli ofte, ol necesas

Kaj kio ĉefe malplaĉas al mi

Estas, ke mi ne ŝatas militon

Kaj kiu faras ĝin?

Nu, militistoj

Ili estas sentaŭgaj, ili estas malbelaj

Kaj ili estas favaj

Nun mi diros al vi, kial

Mi neniam volas esti kiel ili

Kiam la rusoj, la usonanoj

Eksplodigos la planedon

Mi aspektos kiel stultulo

Kun mia biciklo

Mia tro mallonga pantalono

Mia pafilo, mia ĉapo

Mia porcio da terpiroj

Kaj mia Maginot-linio5

Kaj mia Maginot-linio

Do ne tedu min

Nek min, nek ĉiujn miajn amikojn

Mi neniam estos soldato

Mi ne ŝatas la sonon de botoj

Do nun vi nur ne zorgu

Kaj trankvile konstruu

Viajn atomcentralojn

Viajn aĉajn submarŝipojn

Kaj ne imagu

Sinjoro prezidento

Ke min manipulas

La ruĝuloj aŭ la blankuloj

Mi estas nura aktivulo

De la partio de birdoj

De balenoj, de infanoj

De tero kaj de akvo

De tero kaj de akvo

Sinjoro prezidento

Por fini mian vorteton

Mi nur volis diri

Ke hodiaŭ vespere ni kuiros nudelojn

En la bieno estas bonege

Se vi volas, venu manĝi

Ni fumos kanabon

Kaj ni povos diskuti

Ni fumos kanabon

Kaj ni povos diskuti

1. La komenco de la kanto estas referenco al Le Déserteur, kanto de Boris Vian.2. Kampara kaj montara regiono en sudoriento de Francio.3. Alkoholaĵo el anizo.4. Laŭvorte “sufoki la unuokululon”.5. Fortikaĵlinio en Francio, kiu ne haltigis germanojn en 1940.

Comments
Welcome to Lyricf comments! Please keep conversations courteous and on-topic. To fosterproductive and respectful conversations, you may see comments from our Community Managers.
Sign up to post
Sort by
Show More Comments
Renaud
  • country:France
  • Languages:French, English, French (Picard)
  • Genre:Singer-songwriter
  • Official site:http://www.renaud-lesite.fr/
  • Wiki:http://fr.wikipedia.org/wiki/Renaud
Renaud
Copyright 2023-2024 - www.lyricf.com All Rights Reserved